Þórbergur Þórðarson (1888–1974)

Þórbergur Þórðarson naskiĝis la 12-an de marto 1888 en Hali en Suðursveit en sudorienta Islando kaj mortis la 12-an de nóvember 1974. Li estas eble la plej konata islanda esperantisto. Li verkis multajn gazet-artikolojn pri la lingvo kaj kolektis milojn da vortoj por Islanda-Esperanta vortaro. Li ankaŭ tradukis kaj verkis kelkajn artikolojn kiuj aperis en eksterlandaj esperanto-gazetoj.   
   Kiel verkisto en la islanda lingvo li ja meritas la supran kvalifikon, eksterordinara, „pro tio ke li disrompis tiom multajn barojn kaj malfermis tiom multajn pordojn por ni, kiuj lin sekvis, pro tio ke li igis por ni alireblaj, permeseblaj kaj memevidentaj tiom da aferoj, kiuj antaŭe estis tabuaj kaj neimageblaj“, por citi la vortojn de Halldór Kiljan Laxness, nobel-premiito. Pro tio oni nomis lin la plej influa verkisto en la islanda lingvo en la 20-a jarcento.
   La verkoj de Þórbergur estas tre variaj, sed la cititaj vortoj de Halldór Laxness ĉefe rilatas al liaj membiografiaj verkoj pri certaj periodoj en lia vivo.
  Þórbergur ne verkis romanojn, sed li pritraktas siajn priskribojn de eventoj kaj personoj konforme al la artaj postuloj de la verkoj. Tiuj postuloj koncernas intiman kunplekton de priskribaj detaloj, kiujn kutime ecigas humuro samtempe komika, serioza kaj absurda, kaj virtuoza stilo, kiu majstre kaj plej varie adaptiĝas al la koncerna enhavo.

Ĉefaj verkoj de Þórbergur:

Hálfir skósólar – Duonaj Ŝuplandoj 1915
Spaks manns spjarir – Vestoj de saĝulo 1917
Hvítir hrafnar – Blankaj korvoj (represaĵo de „Hálfir skósólar“ kaj „Spaks manns spjarir“ 1922 kun 19 novaj poemoj)
Bréf til Láru – Letero al Laŭra  1924
Alþjóðamál og málleysur – Internacia lingvo kaj lingvaĵoj 1933
Esperanto I. Leskaflar – Esperanto I Legoĉapitroj I 1936
Esperanto I. Leskaflar (reeldonita kaj pligrandigita) 1937
Esperanto II. Málfræði – Esperanto II. Gramatiko 1937
Esperanto IV. Leskaflar með orðasafni – Esperanto IV. Legoĉapitroj 1939
Íslenzkur aðall – Islandaj nobeloj, 1938
Ofvitinn – La Trosaĝulo 1940–1941  
Ævisaga Árna Þórarinssonar  – Biografio de la preposto Árni Þórarinsson 1945–1950
Sálmurinn um blómið – La himno pri la floro 1954–1955
Steinarnir tala – La ŝtonoj parolas 1956
Um lönd og lýði – Pri landoj kaj popoloj 1957
Rökkuróperan – La krepuska opero 1958

Aŭtoro de

Titolo Lingvo Kategorio
Að Gullfossi og Geysi
Esperanto Islanda
Artikoloj
Barn Jarðainnar (La ido de l' Tero)
Esperanto Islanda
Artikoloj
Bréf til Gerarda 10. ágúst 1932
Esperanto Islanda
Leteroj
Bréf til jafnaðarmanns
Esperanto Islanda
Leteroj
Bréf til Kristínar Guðmundsdóttur
Esperanto Islanda
Leteroj
Bréf til rithandarfræðikonu frá Þórbergi Þórðarsyni
Esperanto Islanda
Leteroj
Bréf til Vilmundar
Leteroj
Fyrsta bréf Þórbergs Þórðarsonar á Esperanto
Esperanto Islanda
Leteroj
Heimspeki eymdarinnar
Esperanto Islanda
Artikoloj
Himinninn talar *
Esperanto Irlanda
Artikoloj
Himnahugsuðir (Ĉielcerbumantoj)
Esperanto Islanda
Artikoloj
Hinsta ferðin (La lasta vojaĝo)
Esperanto Islanda
Rakonto
Kroniko de renaskiĝoj
Islanda Esperanto
Artikoloj
Letero al nazio
Islanda Esperanto
Artikoloj
Orðabók Þórbergs: a/á
Sciencoj
Sál mannsins (La homa animo)
Esperanto Islanda
Rakonto
Stjörnurnar (La steloj)
Esperanto Islanda
Rakonto
Trovo de Islando
Esperanto Originala
Historiaj artikoloj
Þjóðsöngur músanna
Esperanto Islanda
Artikoloj

Tradukanto de

Titolo Lingvo Kategorio
*Trúarbrögð músanna
Esperanto Islanda
Prelego
Bréf til nazista
Esperanto Islanda
Leteroj
Deveno de elfoj
Aŭtoro nekonata
Islanda Esperanto
Popolrakontoj
Mannsbarn
Esperanto Islanda
Noveloj